divendres, 3 de febrer de 2012

La frat-mondo El mundo hermano



Hodiaŭ ni alvenis Murcion
per flugiloj de l’Esperanto
konvertante ĉi ĝardenon
en sonĝata paradizo
kun ĉieloj el verdaj steloj
kaj sonĝoj d’amo atingitaj
en la frateco de la popoloj
sin premante la manojn.

Al ĉi tiu ĝardeno de Murcia
ni kunportas rozojn kaj nardojn,
la flavajn genistojn
kaj ruĝajn diatflorojn.

Ni venas el tuta Hispanio
kaj ĉiuj ni estas fratoj
en ĉi tiu klimato de paco
kie kreskas Esperanto.
Ankaŭ alvenas el aliaj teroj
indaj gesamideanoj
kiuj en la riverbordo Segura
ili estas niaj kunurbanoj.

Kiu diras ke ĉi tiu idiomo
estas lingvo de plasto
ke li venu al ĉi tiu familio
kaj li vidos ĉi tiun spektaklon:
ĝi estas el ardaj koroj
kiel riveroj gajecataj.

El la gaja Sevilo
ĝis la verda Kantabramaro,
el la fratino Lisboa
al la blua Mediterraneo,
el la Kanariaj Insuloj
al koro de la Atlantiko
ĉi tie esta la bela Iberio
unuiĝinta en la Esperanto.

Ĉi tie finas mia kantaĵo
ke  mi volus estu la kanto
de ĉi tiu esperantista mondo
kiu sonĝas en unu mondo frato.


Hoy hemos llegado a Murcia
en alas del esperanto,
convirtiendo este jardín
en paraíso soñado
con cielos de estrellas verdes
y sueños de amor logrados,
en la hermandad de los pueblos
estrechándose las manos.

A este jardín de Murcia
traemos rosas i nardos,
las amarillas retamas
y claveles encarnados.

Venimos de toda Espña
y todos somos hermanos
en este clima de paz,
donde crece el Esperanto.
También llegan de otras tierras
ilustres samideanos
que a la orilla del Segura
son nuestros conciudadanos.

Quién diga que este idioma
es una lengua de plástico,
que venga a esta familia
y verá este espectáculo:
es de ardientes corazones
como ríos alborozados.

Desde la alegre Sevilla
hasta el verde Cantábrico,
desde la hermana lisboa
al azul Mediterráneo,
desde las islas Canarias
el corazón del Atlántico,
aquí está la bella Iberia
unida en el Esperanto.

Aquí termina mi copia
que quisiera ser el canto
de este mundo esperantista
que sueña en un mundo hermano.

Cap comentari:

Publica un comentari a l'entrada